El nia libroservo

 




La libroservo regule partoprenas en la diversaj regionaj staĝoj en Francio kaj en Germanio.

En ĉi-tiu paĝo ni prezentos al vi la laste nove akiritajn librojn de nia libroservo.

La listo de la libroj aĉeteblaj ĉe nia libroservo aperas en alia paĝo de ĉi-tiu retejo.

 Ĝis baldaŭ!

Jean-Luc Thibias                                 libroservo.efe@laposte.net

 


Nove alvenintaj libroj el Kava Pech




 

1. Esperantologio, kajero 8, esperantologiaj artikoloj, Opo, Kava Pech, 2018, 72 paĝoj. 9,60 .
Oka surpapera plurlingva kajero, kiu prezentas  14  diverstemajn artikolojn rilate al esperanto.
 
2. La fido, Eseo, Vinko Ošlak, Kava Pech , 2019, 308 paĝoj. 18 .
Pripensoj pri la kredoj de kristano kaj liaj rilatoj kun diversaj fakoj: kulturo, scienco, lingvo...
 
3. Sen laco por paco, Biografio, Petro Chdle, Kava Pech, 2019,162 p, 15 . Pri la vivo kaj verko de Berta Von Suttner, Nobelpremiitino, kies kontraŭmilita romano “For la batalilojn!” estis reeldonita de Kava Pech en 2019.
 
4. La afrika medicino, mirige efika,, Yvette Pares, Kava Pech, 2004, 200 p, 15 , Pri la tradiciaj medicinoj, ĝiaj aplikadoj kaj ĝiaj fakuloj.
Nove alvenintaj libroj el Mondial



 

1 La vundo, novelaro, Begońa Paz, Mondial, 2019, 84p, 9,90 . Rakontoj pri malagrablaĵoj de la vivo: soleco, malespero, rompitaj amrilatoj.
 
2 El ombro de l'tempo, romano, Sten Johannson, Mondial, 2017, 196p, 17,10. Sveda verkisto renkontas kvardekjaran virinon, alportanta novaĵon, kiu resendas lin en la 70a jarojn.
 
3 Sensorteco, romano, Imre Kertész, Mondial, 2018, 216 p. 19,50 . Pli ol membiografie inspirita transviv-rakonto elkoncentreja: romano, kiu elmontras la kapablon de la homo adaptiĝi al cirkonstancoj, sistemoj kaj reĝimoj plej malhomaj (el-uea-katalogo).
 
4 La strato de Tanja,  romano, Kalle Kniivila, Mondial, 2017, 158 p, 11,70 . Rakontoj pri homoj iam loĝantaj en strato de Sankta Peterburgo depost la komenco de la 20a jarcento ĝis nun.
 
5 Marina ĉe la limo,  romano, Sten Johannson Mondial, 2018, 232 p. 17,70 . Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj. . . (el Mondial katalogo).
 
6 Ne eblas aplaŭdi unumane, Romano, Sten JohannsonMondial, 2019, 82 p, 17,10 €. Enrigardo en la vivon de homoj, kies eksteraj kaj kulturaj diferencoj ŝajnas malpli gravaj ol la homaj kvalitoj, ol la defioj de la ordinara vivo (el U. E. A. -katalogo).

Nove alvenintaj libroj el Mondial en 2019



  
1) ESPRIMARO -Promenoj en Edeno! Esprimaro, , Petro Desmet, F. E. L. , 2019,140 p. 12  .
Blekoj por 410 bestoj, Malsimileco de komparoj laŭ la lingvoj, Diversaj manieroj por esprimi “tre”, Eblaj esprimoj pri nocioj el 460 radikoj.
2)LA FOTOALBUMO FERMIĜAS, Rakonto, Trevor Steele, F. E. L. , 2019, 78p, 7 €.
Tria kaj lasta (?) volumo de la fotoalbumo,
3) KONSTRUADA KAJERO DE TAKE 2019, Tekniko, Pierre Grollemund, TAKE. 2019, 76 p, 8€. 4a jara numero de tiu tre interesa kajeraro de Tutmonda Asocioj de Konstruistoj Esperantistaj. Ĉi-jare pri pavimoj, la nova sarkofago sur Ĉernobil, la kastelo Guedelon, la ornamaĵoj sur tegmentoj. . .
 




Nove alvenintaj libroj en 2018

                
1) Lorenaj fabeloj, Fabeloj,, Opo,Kava Pech, 2018, . 15 €. 11 lorenaj fabeloj en platlingvo kaj esperanto (traduko de Benoit Philippe).
2) La ŝtono de la amo, Poezio, Sali Baŝota, Kava Pecĥ , 2017, 396p, 19,50 €. Poezio kaj poezia prozo de elstara poeto de Kosovo.
3) Francisko Valdomiro Lorentz, biografio, Vlastimil Novobilsky, Kava Pech , 2017, 160p 13,50 €
Pri la vivo de grava ĉeĥa esperantisto.
4) Pri la eklezio, Religio,, Jean Hus,Kava Pech, 2018, 88p. 8,70 €. Elektitaj ĉapitroj el la plej grava verko de la fama ĉeĥa teologo kaj antaŭlutera reformisto.
5) Aliroj al esperanto, Esperantologio, Kiselman/Corsetti/Dasgapta, Kava Pech , 2018, 230p, 16,50 €. Poezio kaj poezia prozo de elstara poeto de Kosovo.
6) Granda esperanta-ĉeĥa vortaro , vortaro, Vmiroslav Malovec, Kava Pech , 2017, 584p 27 € .16 000 kapvortoj kaj 40 000 vortderivaĵoj,
7) Gramatiko de la ĉeĥa lingvo, Fabeloj,, Opo,Kava Pech, 2007,28p . 1,80 €. Pri ĉeĥa gramatiko kaj prononcado de ĉehaj vortoj.
8) Esperanto od A do Z, Lernolibro, Petro Chrdle, Kava Pecĥ , 2016, 200p, 10,80 €. Por memlernantoj kaj progresantoj.
9) Brel en esperanto, kd-ro, Jacques Brel, Vinilkosmo , 2018, 15 € . 13 kanzonoj de Jacques Brel kantataj esperantlingve de la Kompanoj.