Januaro 1956 - 23a "La Informilo"
Unuiĝo
estas forto! Nova alvoko de la kasisto (do ĉiam s-ro Chapellier)
por pago de kotizoj al UFE kaj UEA. Esperanto rikoltis 2 gravajn
sukcesojn: oficiala agnosko far la 8a ĝenerala konferenco de
UNESKO en Montevideo, kaj rekomendo de la Eŭropa Konsilio en
Strasburgo, dank'al la senĉesa agado kaj la granda kompetenco
de la reprezentantoj de UEA.(Sed tiuj 2 tekstoj mem neniam aperis en
"La Informilo"). Ni ŝuldas tiujn sukcesojn al la
senĉese kreskanta nombro de la membroj de UEA, kaj al ilia
malavareco, kiu ebligis sendi profesoron Lapenna, kiel reprezentanton
dum la tuta daŭro de la konferenco en Montevideo, kaj prezenti
ekspozicion escepte ampleksan. Pli da membroj estas absoluta neceso.
Strasbourg - La
unionista movado, kreita de Hubert Férez,
alvokas al aliĝoj.Ĝia celo estas plej bone utiligi la
teknikajn kompetentecojn nepre necesajn por la realigado de
ĝia programo. Ĝi estas politike strikte
neŭtrala, ĝi jam kunigas la elitojn de la plej
diversaj medioj, ĝi kreas diversajn komitatojn: pri morala
agado kaj defendo de la Homo, pri diversaj studoj (financaj, doganaj,
ekonomikaj, lingvaj kaj kulturaj), pri junularo, ktp...Ĝia
programo estas grandioza. Ĝi alvokas al pago de jara kotizo
(500fr, dum la sola kotizo al UFE estas 550fr, UEA-MJ 925fr, UEA-MA
1000fr). Kaj la kotizo de la unionista movado ebligus aliĝi al
la movado regiona, nacia kaj tutmonda, oni povus elekti la asociojn, al
kiuj oni deziras aliĝi (ĉu UFE-UEA-UL (universala
ligo), SAT-GEE-TEJO, ...). (S-ro Férez estis granda idealisto.
Li sukcesis komence kunigi homojn, sed la sukceso estis efemera kaj
ĉefe parola. Li ne estis realista, kaj verŝajne pro
liaj aĝo kaj sanstato la unionista movado ne estis longe
efika.)
Ĉiam en Strasbourg, okazis la 16an de
oktobro, kunveno de aktivuloj de orienta Francio (kaj de Parizo).
Ĝi estis kunvokita de Pierre Petit,
vicprezidanto de UFE. Ĉeestis profesoro Laŭrat
(Parizo), doktoro Hermann (GEA), s-roj Férez, Heintz, Barido
(Strasbourg), f-ino Kirtz, s-ro Lienhardt (Mulhouse), kaj s-ro Colnot
(Nancy). La celo estis renovigi kaj pli ampleksigi la komitaton de la
orienta federacio. Ne per voĉdono dum ĝenerala
kunveno sed per nomumo fare de s-ro Petit. Ĉi lasta klarigis,
ke pro la rezultoj atingitaj ĉe la Eŭropa
Konsilantaro, pro planitaj ekspozicio kaj amaskunveno en Strasburgo,
estas necese, ke la orienta federacio estu tre forta kaj ke
dekobliĝu la nombro de la membroj. La prezidanteco estis
proponita sinsekve al s-roj Férez, Lienhardt kaj Heintz, sed
ĉiuj rifuzis kun bonaj klarigoj. Tamen s-ro Petit decidis, ke
s-ro Heintz estu la prezidanto (kaj raportis pri tio en "Franca
Esperantisto"). Sed s-ro Heintz, pro sanproblemo, rifuzis akcepti tiun
postenon, kiu do daŭre vakas (mi mem raportis tiel en "La
informilo"). La fakte tiam decidita komitato konsistis el s-ro Buecher
(Mulhouse),vicprezidanto, s-ro Chapellier (Nancy) ĝenerala
sekretario kaj kasisto (speciala tasko: revivigi la ekzistantajn
grupojn). Helpsekretario (kreado de novaj grupoj): s-ro Colnot (Nancy).
Komitatanoj: s-roj Férez, Heintz, Barido, (Strasbourg), s-ro
Lienhardt (Mulhouse), s-ro Denis (Bar le Duc), s-ro Tible (St
Dié), s-ro Boyet (Sarreguemines). Jen do stranga surpapera
komitato, en kiu la prezidanto rifuzis la postenon kaj almenaŭ
4 membroj ne estis konsultitaj antaŭe... Sed s-ro Petit
decidis tiel.
Ankoraŭ en Strasburgo: kio okazis en la
Eŭropa Konsilantaro? 14 delegitoj de tiu konsilantaro proponis
eksperimenton de oficiala instruado de Esperanto, en po 1 klaso kun
gelernantoj 11 ĝis 14 jaraj en Britio, Francio, Germanio,
Italio kaj Nederlando. Post unu jaro la lernantoj estos ekzamenataj en
Strasburgo. La konsulta asembleo dum majo devos decidi pri tiu
rekomendo. Dum la sama kunsida periodo la materialo de la granda
ekspozicio pri Esperanto de Montevideo estos ekspoziciata en la Domo de
la Eŭropa Konsilantaro. La unionista movado organizos samtampe
internacian Esperanto-renkontiĝon en Strasbourg. Nova kurso
publika komenciĝis en Thomas-lernejo, gvidata de s-ro Barido,
la 23an de novembro 1955 kun 15 gelernantoj.
Nancy - "La Informilo"
raportis pri artikolo aperinta en "La Praktiko", tre interesa ilustrita
revuo, (kiu nun malaperis). La longa tripaĝa artikolo kun 7
fotoj havis titolon "la franca esperantistino Marie Marvingt, la plej
eksterordinara virino post Jeanne d'Arc." La usonaj jurnalistoj donis
tiun titolon al artikolo aperinta anglalingve en usona gazeto, kaj
esperantisto tradukis ĝin por "la praktiko". (Fakte Marie
Marvingt loĝis en Nancy, almenaŭ dum la
lastaj jaroj de sia vivo. Ŝi estis fama ĉefe kiel
aviadistino. Mi havis okazon plurfoje diskuti kun ŝi,
ĉar ŝi estis klientino de mia laborejo. Ŝi
ankaŭ venis unu aŭ du foje al la Esperanto-kunvenoj
en Nancy. Ŝi restis eksterordinare vigla, mense kaj korpe,
ĝis maljunaĝo. Ŝi ĉiam bicikladis.)
Tejo-paĝo - Ĝi
donas konsilojn al junuloj por vojaĝi dank'al Esperanto,
partopreni kongresojn, uzi la servojn de lokaj delegitoj ktp... Nova
junulara rondo estas ĵus fondita en Migennes (Yonne) de Roger
Imbert (kiu poste translokiĝis al Zagrebo, Kroatio).
La meza aĝo estas 17 jaroj. En Nancy perdiĝis kelkaj
pasintjaraj membroj, aliĝis kelkaj novuloj. La kunvenoj okazas
ĵaŭde, 2 aŭ 3 foje monate en la junuldomo, 2
foje kun la UFE-grupo ĉe strato Mon Désert. 7
gejunuloj formas nun komitaton de korektantoj por la perkoresponda
kurso, kiu enskribis denove 60 gelernantojn, el kiuj 11 finlernis la
kurson. Al la parola kurso en la junuldomo aliĝis 8 novuloj.
La grupo abonas 7 diversajn Esperanto-gazetojn. Krome, en nia regiono
estas kelkaj izolitaj membroj, en Troyes, Metz, Longwy, Epinal, Dieuze.
Entute la regiona Tejo-sekcio posedas nur 18 membrojn en 55-56.
Aprilo 56 - 24a "La Informilo"
Popolfratiga
renkontiĝo en Strasbourg. Sub tiu titolo,
aperis artikolo subskribita de s-ro Petit (vicprezidanto de UFE),
Profesoro Laŭrat (beletrikisto) kaj s-ro Férez
(animanto de la unionista movado).
(Noto de JP Colnot: principe mi preferas raporti post la evento. Sed mi
konstatas, ke, "La Informilo" numero 25 aperis nur januare 57, nenio
estis publigita julie kaj oktobre, pro manko da artikoloj! Uzante la
programon aperintan en la 24a "La Informilo", kaj mian memoron, jen
raporto pri tiu okazaĵo sufiĉe grava.)
La 8a sesio de la eŭropa konsulta asembleo okazis en
Strasbourg de la 15a ĝis la 21a de aprilo. En ĝia
tagordo troviĝis la ekzameno de la propono pri eksperimento de
oficiala enkonduko de Esperanto en kelkajn lernejojn de 5 Landoj. Por
dokumenti plej bone tiun asembleon, la granda Esperanto-ekspozicio, kiu
en Montevideo tiel bone influis UNESKOn, estis prezentata en la sidejo
de la eŭropa konsilantaro. La unionista movado ( kiu estis nek
asocio, nek partio laŭ s-ro Férez, sed nur organismo
por unuigi ĉiujn fortojn-ankaŭ ne esperantistajn- por
akceli la porpacan kunlaboron inter la popoloj) organizis gravajn
manifestaciojn. Estis invititaj multaj asocioj (eble tro?). La urbestro
de Strasbourg s-ro Altorfer, ĝis tiam malfavora al Esperanto,
konsentis oficiale inaŭguri la ekspozicion kaj poste akcepti
la partoprenantojn en la urbodomo, la sabaton 14an de aprilo. Vespere
okazis amikara vespero. La dimanĉon 15an, okazis matene vizito
al la ekspozicio. Tagmeze laŭdire komuna manĝo.
Posttagmeze ek de la 15a, popolfratiga renkontiĝo, sub
prezidanteco de s-ro Lévy, direktoro de informado ĉe
la eŭropa konsilantaro. En vasta salonego, la oratoroj sekvis
unu la alian, oni parolis ĉu france, ĉu germane,
ĉu esperante. Estis tradukoj. Kelkaj parolis koncize. Aliaj
paroladis tre longe, tro longe Petro Louis sidis
apud mi. Li parolis nome de SAT, Jean Paul Colnot
nome de Tejo. ( Ni reamikiĝis tiuokaze). Ni estis la laste
vokitaj por paroli. Ni komencis senpacienciĝi post horoj da
atendado. S-ro Férez fine vokis min, mi
parolis en esperanto, tiel rapide ke neniu povi traduki francen, mi
estis revokita por traduki. Petro Louis estis la lasta oratoro. (Tio
estis malĝentilaĵo al li.). Li parolis treege koncize
kaj trafe.( Ŝajnas , ke li diris ke la afero cetere
daŭris tro longe). Mi memoras pri admirinda parolado de
profesoro Lapenna. Pri la tagmanĝo laŭdire komuna,
ĝi okazis en grandega kaj luksa restoracio de Placo
Kléber. Antaŭe, mi estis informiĝinta al
s-ro Férez, pri la prezoj de la manĝoj por la
junuloj, "neniu problemo", li respondis,"estos menuoj je ĉiuj
prezoj". Sed kiam mi vidis la kadron kaj la orajn epoletojn de la
kelneroj, mi fariĝis suspektema. Mi petis la prezaron de la
menuoj. Ege kostaj! Mi petis la prezaron laŭ karto.
"Vi ne elturniĝos malpli koste" diris la kelnero! Kolerega, mi
alparolis s-ron Férez, kiu troviĝis inter
oficialuloj. Li ege miris pri la prezoj (realismo ne estis lia
ĉefa kvalito). Li vokis la direktoron, kiu asertis, ke s-ro
Férez eraras. Mi vokis ĉiujn gejunulojn kaj
konatulojn jam ĉetabliĝintajn por ke ili forlasu tiun
tiel multekostan ejon. Forirante, mi forigis la afiŝon, kiu
anoncis "Esperantistoj, al la unua etaĝo", kaj la kelneroj
laŭ mia aspekto ne kuraĝis malhelpi min. Ni, eble
15-20 ope, tre bone tagmanĝis je moderaj prezoj en alia
restoracio (kiun ni ekkonis antaŭe okaze de la kongreso de
UFE) (Ĉu ne Pol Denis?)
Nancy - Vizito de
eksterlandanoj. Gesinjoroj Sylla Chavez en Rio de Janeiro, estis en
Nancy de la 25a ĝis la 27a de marto, gastoj de gesamideanoj Petro
Louis. S-ro Chavez tre interese prelegis en la laborrondo pri
sia granda Lando Brazilo, kun projekciado de lumbildoj. Poste li
deklamis poemojn el siaj propraj verkoj. Ĉirkaŭ 50
samideanoj ĉeestis tiun instruplenan vesperon (inter kiuj ni
rimarkis f-inon Marvingt). S-ro Chavez, kiu dejoris
en UNO dum pluraj jaroj, afable respondis al diversaj demandoj pri tiu
internacia organismo. Li elmontris krome belajn artismajn brazilajn
revuojn. (Iom poste, s-ro Chavez vizitis unu el niaj kunvenoj en la
junuldomo.)
Nekrologo- La grupo de Nancy denove perdis unu el siaj membroj: Marcel
Brezol, malsana jam de 2 jaroj, mortis 52 jara en
februaro. Li estis esperantisto de 30 jaroj kaj ĉiam afabla
kaj gaja.
Duonpaĝo
en tiu bulteno estis dediĉita al la daŭrigo de la felietono
" la kuracisto de Lennox"
Tejo-paĝo - Internacia
junularkunveno ĉe Feldberg (Nigra Arbaro) 29-3, 3-4 1956
Tiu interesa aranĝo de Michel Schmidt
estis sukcesplena, kaj kunvenigis pli ol 40 gejunulojn en la
junulargastejo Hebelhoff, apud la 1500 metra Feldberg. Partoprenantoj
venis el Danlando, Saarlando, kaj ĉefe Germanio kaj
Francujo. (La sufikso "io" ne estis ĝeneraligita). Tre
interesa estis la programo:- kurso laŭ rekta metodo dum unu
horo ĉiutage,- skikursoj,- skiado,- promenado,- prelegoj pri
sociaj kaj politikaj problemoj, pri la historio de Esperanto,-
diskutadoj: kiel varbi por nia movado, kiel aranĝi kursojn,
ktp... Du ĝojaj vesperoj: kantoj, ludoj kaj skeĉoj
prezentitaj de la grupoj Tailfingen kaj Konstanz. Ĝojo kaj
simpatio regis dum la tuta kunveno. Malbela vetero iom ĝenis
la promenadojn dum la dimanĉo, kiam regis ekstere pluvo,
nebulo kaj neĝo. La vetero feliĉe refariĝis
suna dum la lundo. Inter la francaj partoprenantoj, ni notas 4
gejunulojn el la vigla grupo de Migennes. El Nancy kaj regiono 11
gejunuloj partoprenis pli malpli komplete la renkontiĝon. (
Fakte el Nancy, ni veturis 9 ope en 2 aŭtomobiloj. Krome 2
bone trejniĝintaj bicikloturistoj veturis de Nancy
ĝis Feldberg. Laŭ mia memoro, ili alvenis vespere
proksime de Feldberg. La grimpado al la gastejo ŝajnis al ili
tre kruta kaj tre longa. Ili ekvidis tute etan vojeton dekstraflanke
kaj pensis per ĝi mallongigi la grimpadon...
Ve! Baldaŭ
ili retroviĝis en tre dika tavolo da neĝo;
tiel dika la neĝo, tiel granda ilia laciĝo, ke ili
povis nur surdorsigi la sakojn kaj serĉi piede la gastejon,
revenante sen la bicikloj al la ĉefvojo. La dimanĉon
posttagmeze, kun helpo de skiantoj, ili retrovis la biciklojn. Kaj tute
supre de monto Feldberg, oni povis vidi 2 nanciajn
biciklistojn apogitajn de 2 skiantoj, sur dika tavolo da premita
neĝo, ĉirkaŭataj de tuta grupo de ridegantaj
esperantistoj.)