
1-a trimestro 1983 – 41-a "La Informilo" (16 paĝoj)
· perkoresponda kurso – varbado malfacila ĉijare. La vintro malfeliĉe tre dolĉa ne incitas la homojn lerni perkoresponde Depost septembro, 49 komunikoj al la gazetaro, apero de 24 kontrolita, venis 70 leteroj kaj 24 gelernantoj aliĝis ĝis la komenco de februaro. Fine de la lasta lernjaro, ni havis 45 lernantojn, 50 antaŭ 2 jaroj, 60 antaŭe. Necesas nun sendi 2 komunikojn al la gazetaro por varbi 1 lernanton!
· Nancy - En la junuldomo Philippe Desforges, la kunveno de la Esperanto-klubo okazas la 1-an vendredon de ĉiu monato, de la 19-a ĝis la 22-a. La unua kunveno arigis 11 personojn en oktobro, 11 en novembro (antaŭ nia staĝo) 18 en decembro: ĝi estis "speciala" kunveno datrevene al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof. Dum januaro "reĝumis" 7 personoj kaj en februaro, pro gripo kaj eble ĉar kukoj ne plu estis ofertitaj, nur 5 ĉeestis... La 3-a grada kurso arigas kutime 5 personojn la 1-an mardon de la monato, kaj la 2-a grada 5 aliajn dufoje monate. Ni ĉiam pretas startigi novan kurson por komencantoj ek de kiam almenaŭ 5 personoj interesiĝos, sed ĝis nun vane... En la beletra fakultato, ĉirkaŭ 15 studentoj partoprenas la kurson gvidatan ĉiumonate de Denis Kurt. Agado al "liberaj radioj" Per la kunlaborantoj de la perkoresponda kurso mi povis ricevi adresojn de 25 liberaj radioj, al kiuj ni sendis cirkuleron: pozitive reagis el Nancy "Radio Active", kiu proponis disaŭdigi ĉiuj informojn pri nia agado. Kontaktitaj telefone, la respondantoj promesis proponi poste rendevuon por eventuale regula rubriko pri Esperanto : ili eĉ ne rifuzis proponon pri eventuala kurso J.P. Colnot
· Pont St Vincent - Mi gvidas kurson kun 15 lernantoj de mia lernejo, la kurso okazas ĉiun mardon (dum unu horo). La infanoj korespondas kun samaĝaj geknaboj de Jugoslavio. Ni sendis kolektivan leteron. La Jugoslavoj respondis per personaj leteroj kaj kelkaj el miaj lernantoj denove skribis. Ili estas tre kontentaj korespondi. Ankaŭ mi ! R. Guillaume
· Bruyères - En la liceo de Bruyères la Esperanto-kurso ekfunciis la 1-an de oktobro kun 17 gelernantoj el la "unuaj" klasoj (1ère A, B, G, S) kaj 2 el la "fina" klaso. Estis malfacile trovi konvenan momenton, por ke ĉiu povu partopreni spite al la tre diversaj horaroj de la sekcioj. Ni kunvenas ĉiusemajne de la 12-a 50 ĝis la 13-a 30, tio estas dum apenaŭ pli ol duonhoro ! Tial granda parto de la laboro devas fariĝi hejme J.L. Claudel
· Bar le Duc - La 4 ĉeestantoj de la unua kurso daŭre fidelas. La iamaj lernintoj kunsidas regule (en la sino de la respektivaj familioj interesataj!) por riĉigi siajn lingvosciojn en tre agrabla etoso. La direktoro de la t.n. "Ecole Normale" disponigis sian materialon kaj la teknikiston al teamo de 3 homoj, kiuj registris sur sonbendon la tutan "Metodon 11". U.F.E. prizorgos ties multobligadon. La loka respondantaro de la "internacia karnavalo" daŭre ricevas aliĝilojn el eksterlando. Du specifaj kunvenoj detale preparis la programon de tiuj 3 tagoj.
· Strasbourg - La 18-an de decembro la strasburgaj "Bahaanoj" organizis debaton pri la temo : kial internacia lingvo ? proksimume 40 personoj (ne-esperantistoj) aŭskultis la prelegojn kaj respondojn de 4 prelegintoj. S-ro Wilson Barret, profesoro pri la angla lingvo ce la eŭropa konsilantaro, defendis la anglan per bonkonataj argumentoj..."Ĝi jam estas la plej parolata lingvo en la mondo kaj krome, senanima (?) artefarita planlingvo ne povus taŭgi kiel internacia lingvo..." S-ro Azzedie Kaced, inĝeniero pri informatiko, montris la problemojn kaŭzitajn en tiu fako far la nunaj naciaj lingvoj, ekzemple en la franca, la samsoneco de pluraj literoj (q, k,c). Li kvazaŭ laŭdis la tiurilatajn avantaĝojn de Esperanto, sed tion li mem ne sciis. S-ro Edmond Ludwig, profesoro pri germana lingvo, prezentis la lingvon internacian kaj substrekis ties facilecon. Li sukcesis veki scivolemon ĉe la aŭskultantoj. S-ro Bernard Aunis devis prezenti Interlingua, sed dirinte ke tion li ne povas fari en 10 minutoj. Li vigle defendis planlingvojn ĝenerale kaj tre lerte subtenis Esperanton. La debaton gvidis s-ro Crevel, strasburga membro de la monda Bahaa-komunumo.
2-a trimestro 1983 – 42-a "La Informilo" (14 paĝoj)
· La 42a kongreso de la orientfranca Esperanto-federacio arigis, la 23-an kaj 24-an de aprilo 1983, en Luksemburgo, kvindekon da partoprenantoj. Por la unua fojo, la kongreso okazis en Luksemburgo, dank' al la invito de la tiea Esperanto-asocio.

Ĝi disvolviĝis glate en la eŭropa domo kaj donis grandan sukceson dank' al la klopodoj de Claude Nourmont kaj de Brian Moon. Inter niaj eksterlandaj samideanoj troviĝis Germanoj, Belgoj, Nederlandanoj. La kongreso vigle
komenciĝis per la raportoj el la diversaj urboj, kie agadas samideanoj : Metz (57), Montigny les Metz (57), Strasbourg (67), Pont St Vincent (54), Sélestat (67), Munster (68), Bar le Duc (55), Nancy (54).
Estas notinda la granda laboro, kiun faras en Metz niaj samideanoj De Zilah kaj ankaŭ s-ino Nau, kiu ĵus sukcesis ekfunkciigi kurson en la libera radio "Radio-Graoully-Metz". En Bar le Duc menciindas la sukcesa karnavalo, dank' al la laboro de la gejunuloj, ni citu interalie Anne Amblès. Kursoj funkcias en la liceoj de Sélestat kaj Munster kiel en elementa lernejo en Pont St Vincent. En Nancy, krom la kutimaj kursoj en junuldomo, okazas kurso por komencantaj en la beletra fakultato, gvidata de Denis Kurt. La klubo de Nancio kunvenas ĉiun monaton, sed ĝia sukceso ne estas konstanta ; en Strasbourg, la klubo havas novan prezidanton, Bertrand Wick. La rezultoj de la diversaj voĉdonadoj estos menciitaj aparte. La agad-kaj kasraportoj estis unuanime adoptitaj. Estis decidita altigo de la prezo de la abono al "La Informilo", kaŭzita de malgranda deficito. La nova prezo estos 19 frankoj. La sabata bufedo kunigis la tutan kongresanaron en la "kelo" de la Eŭropa Domo. Tiu bongusta bufedo estis preparita de niaj luksemburgaj amikoj. Poste ĉiuj ĝuis la kulturan vesperon. Estis prezentita filmo pri Luksemburgio kun la partopreno de Brian Moon, kaj lokaj esperantistoj interpretis kantojn kaj poemojn. Poste sekvis vingustumado.Gratulojn al ĉiuj respondeculoj de tiu vespero ! Dimanĉe matene la novelektita prezidanto de la Federacio, Edmond Ludwig, prezentas la laborplanon por la venonta jaro: = la taskoj de ĉiu estrarano estas precize difinitaj. E. Ludwig gratulas la antaŭan prezidanton, Pol Denis, por la senlaca laboro, kiun li faris, sed tamen lia tasko ne estas finita, ĉar li ankoraŭ prizorgas la redaktadon de "La Informilo". Gratulojn ankaŭ al Jean Paul Colnot por la impona laboro farita por la disvolviĝo de la perkoresponda kurso. La libro-Servo bone funkcias dank'al Roger Degrelle ĉirkaŭ 1000 libroj estis venditaj last-jare. Sekvis prezentado de la nova informkampanjo de U.F.E. : "SEL+IN" (SELekte Informi). Tiu kampanjo celas informi pri Esperanto ĉiujn diversajn kulturajn asociojn, kiuj havas rilatojn kun eksterlando. La materialo de la kampanjo estos preta post du monatoj. La prezidanto respondas al ĉiuj demandoj kaj lanĉas alvokon al ĉiu federaciano, por ke tiu kampanjo sukcesu. = Intensa uzado de la tute reaktualigita "vojaĝ-ekspozicio" :dank' al la laboro de Pol Denis, la materialo estas tute renovigita, ĝi estos je la dispono de ĉiu federaciano ekde septembro. = daŭrigo de la inform-laboro fare de la akademi-inspektoroj. = daŭra reklamado ĉe la studentoj, pri Esperanto kaj pri la perkoresponda kurso. = plua organizado de staĝoj: la informkampanjo povas ebligi la organizadon de staĝoj por komencantoj ĉe la asocioj. (Lastminuta informo: "Metodo 10" estas preta. UFE disponigos ilustritajn kajerojn por la staĝontoj je 25 F kaj gvidfoliaron por la staĝestroj je 5 F.) = alvoko al ĉiuj, varbu almenaŭ unu novan esperantiston kaj federacianon dum la jaro. La proponita agadprogramo ŝajnas ampleksa. Sed, se ĉiuj partoprenas ĝin vigle, ĝi povas esti sukcesa. Ni devas montri al la ekstera publiko ke ni ja ekzistas.... Kaj ne forgesu : varbu almenaŭ unu!... Catherine Roux
Voĉdonis la kongresanoj en Luksemburgo: agadraporto kaj financa raporto unuanime adoptitaj- elekto de la komitatanoj: : ĉar la nombro de la kandidatoj korespondis al la nombro de liberaj lokoj kaj ĉar neniu diziris sekretan voĉdonadon estas unuanime elektitaj.
Prezidanto : Edmond LUDWIG 68140 Stosswhir
Unua vic-prezidanto : Jean Paul COLNOT 54520 Laxou
Dua vic-prezidanto : Pol DENIS 55000 Bar le Duc
Sekretario : Catherine ROUX 54500 Vandoeuvre
Kasisto : André GROSSMANN 68390 Baldersheim
Redaktoro de "L.I." Pol DENIS
Eksteraj rilatoj : Jean Paul COLNOT
Junular-delegito : Philippe DAUTREVILLE 68400 Riedisheim
Libro-servo : Roger DEGRELLE 54520 Tomblaine
Membroj: Anne Amblés, (Bar le Duc) - Madeleine De Zilah, (Metz) - René Guillaume, (Pont St Vincent) - Yves Scheffer, (Nancy) - Jean Luc Thibias, (Vandoeuvre) - Bernard Vivier, (Joeuf )- Bertrand Wick,( Strasbourg).
· Karnavalo en Bar le Duc – La grupo kunlabore kun la franca sekcio de TEJO promociis Esperanton per partopreno en la loka karnavalo. Ĉirkaŭ 50 esperantistoj, el kiuj grava grupo el Germanio, alportis ekzotikan noton al la granda popola manifestacio de la 20-a de marto. Fabrikado de maskoj kaj kostumoj, internacia vesperkunveno, maskobalo, granda parado sur la stratoj estis la ĉefaj atingaĵoj de tiu renkontiĝo. Dum la parado estis speciale rimarkita granda (4 m. alta) kolora sfero kun la vorto "Esperanto". Sekvis televida prezento de tiu ekspozicio. P. Denis.
· Vortoj de la nova prezidanto – estimataj federacianoj, la unuaj deklaroj de la novelektita prezidanto estu dankvortoj al la prezidinto, Pol Denis, pro lia laboro. Sufiĉe bone ni lin konas, por scii, ke li sendube plulaboros kun ni. krome li daŭre reprezentos la federacion kiel vicprezidanto. La saman postenon akceptis alia laboremulo: sinjoro Colnot. Kredu min, gesamideanoj, tio kuraĝigas freŝbakitan prezidanton!.Vi ja scias, ke nia federacio estas reprezentata en la komitato kaj la estraro de U.F.E., kiu agas kadre de U.E.A. Ke ni subtenos la politikon de niaj nacia kaj internacia asocioj do ne mirigos vin; sed samtempe la orient-franca Esperanto-federacio ĉiam estis akcepta strukturo por ĉiuj ajn esperantistoj de la regiono, kaj tion ĝi devas resti. Veraj geamikoj restas geamikoj malgraŭ malsameco de ideoj. Ni estu fidelaj al tiu sinteno! Pri la eblaj rezultoj de nia agado mi deziras resti modesta. Pro tio mi fiksas al vi celon facile atingeblan: ĉiu inter ni provu -ĉiujare - aliĝigi almenaŭ unu personon al nia perkoresponda kurso aŭ al la federacio. Vi ja povos kontroli mem, ĉu vi plenumis tiun taskon ! Jam nun mi dankas pro via helpo. E. Ludwig
· Nancy - Niaj diversaj kursoj daŭre funkcias : en la Beletra Fakultato por la komencantoj ; en la junuldomo Ph. Desforges la 2a-grada kaj la 3a-grada kursoj kaj ankaŭ la kunvenoj. Dum la kunvenoj de la 6a de majo kaj de la 3a de junio, ni jam pristudos la organizadon de la venonta laborjaro. Kiuj deziras gvidi parolajn kursojn ? Kiuj prezentos ion agadplanon por la programo de niaj estontaj kunvenoj ? Se ni obeos la agadplanon proponitan de U.F.E., kiujn asociojn ni kontaktos por proponi al ili Esperanton ? Alia demando : ĉu okazos denove aŭtuna staĝo en Nancy ? La Junuldomo Ph. D. suferas grandegan financan deficiton pro sia "Junular-hejmo", tio estas la 7-etaĝa domego, en kiu situas la dormo ĉambroj kaj preskaŭ ĉiuj salonoj, kiujn ni uzis dum niaj staĝoj. La ĉambroj estas tro ofte ne-luitaj. Oni parolas pri fermo de tiu hejmo. Eble la urbestraro de Nancy decidos mem administri ĝin ? Tiukaze, ni ne plu disponos pri ĉambroj por staĝoj nek pri kurs-salonoj -aŭ ni devos pagi multe pli ol ĝis nun - Ni studas nun aliajn eblecojn.
3-a trimestro 1983 – 43-a "La Informilo" ( 18 paĝoj)
· 66-a universala kongreso en Budapeŝto – pli ol 5000 kongresanoj el 65 landoj.
· Angulo de la prezidanto - Karaj gesamideanoj ! Alvenas la tempo de la bilanco! Malfacila tasko por nia sekretario, kiu devas verki la agadraporton ĉar...tre ofte mankas la informoj de la membroj. t.e. de vi. Estus granda helpo, se vi sendus al ŝi kiel eble plej rapide resumon de via ĉi-jara agado. Alvenis ankaŭ la tempo de lernado kaj instruado. En la federacio, dum la lerno-jaro 82/83, funkciis 7 esperanto-kursoj kadre de la nacia edukado. Ĉu ni altigos tiun nombron venontjare ? Ĉu pliiĝos la kursoj por plenkreskuloj ? Ĉu ni trovos 100 novajn lernantojn por la perkoresponda kurso ? Ne diru, ke tio ne eblas, ni estas preskaŭ 200 federacianoj kaj ĉiu inter ni tre certe kapablos trovi almenaŭ unu lernanton. Se mankas al vi cirkuleroj, petu ilin ĉe la respondeculo. Krome vi aliru la lernejojn diversgradajn kaj la kulturajn asociojn kaj proponu al ili semajnfinajn staĝojn por komencantoj. U.F.E. eldonis "Metodo 10" speciale por tio. Ne forgesu ŝovi en la kajeron cirkuleron pri nia federacia perkoresponda kurso ?
Kaj memoru nian devizon : almenaŭ unu...! Edmond Ludwig
· 17ème staĝo en Metz 25-26ajn de junio 1983 - 55 partoprenintoj, 5 kursoj : A1 per metodo 10 (s-ro Colnot) – A2 per diversaj dokumentoj (f-ino Anne Amblès) – B per Asterikso (s-ro Grossmann) – C per normandaj rakontoj (s-ro Denis) – D per la maŝinmondo (s-ro De Zilah).
·
Pont
St Vincent - "...la 4-an de
majo okazis en
Nancy manifestado montranta la vivoplenecon de la publika lernejo.
Infanoj de
elementaj kaj mezaj lernejoj donis spektaklon, t.e. koruskantojn,
pupteatron,
skermon kun malavantaĝuloj, ekspozicion, ktp. Mi gvidis la
koruson de mia
lernejo (kvindek infanoj). Krome dezirante montri, ke oni povas uzi
esperanton
en elementa lernejo, mi faris afiŝon kun tiu franclingva
titolo : "lernejo
malfermita al la tutmondo dank'al Esperanto" Ni montris
poŝtkartojn,
leterojn kaj fotojn senditajn de jugoslavaj kaj hungaraj esperantistaj
korespondantoj, kuj estas tiom aĝaj kiom miaj lernantoj. Ni
esperas, ke kelkaj
vizitantoj malkovris, ke la internacia lingvo ekzistas kaj ne estas
senutila". R. Guillaume
· Nancy - Nova kunveno okazis la 23-an de septembro por decidi pri la agado en la nova lern-jaro. Ĉeestis ĝin 17 personoj el kiuj 6 novuloj en la MJC Desforges. La kursoj, kiujn ni provos funkciigi dum la nova lernojaro estas :=por komencantoj:lunde je la 18-a 30 kaj merkrede je la 20-a 30, eventuale vendrede je la17a. =duagrada kurso :marde, je la 18-a 30, la 2-an kaj 4-an mardon de ĉiu monato. =tria grado, la 3-an mardon. Ambaŭ kursojn gvidos Roger Degrelle. Kunvenoj :principe la 3-an vendredon de ĉiu monato ek de la 18-a de novembro. Tiam s-inoj Roux raportos pri la universala kongreso en Budapeŝto kaj s-ro P. Etienne komentos por ni la libron "kiel akvo de l"rivero" de R. Schwartz. Pro la malfacilaĵoj de la junuldomo Ph. Desforges ni ne povas organizi tie la aŭtunan staĝon. Do mi trovis alian ejon en Villers les Nancy Ni esperas ke povos daŭre funcii niaj vesperaj kursoj kaj kunvenoj. J.P. Colnot
· La perkoresponda kurso varbis dum la lernjaro 36 novajn gelernantojn.
·
Munster - Kurso por
komencantoj refunkcias en la liceo (16
lernantoj). Lernantoj de la antaŭaj jaroj ariĝas en
la Esperanto-klubo de la
liceo ĉirkaŭ C. kaj F. Busser, profesoroj pri lingvoj
kaj freŝbakitaj -sed
spertaj! - esperantistoj. La akademi-inspektoroj informis: publikigo de
cirkulero pri Esperanto-instruado fare de iliaj servoj venigis petojn
pri
organizo de staĝoj. Prelego okazis en mezlernejo de
Ingersheim.
·
Mulhouse -
"Radio-Amitié" dissendas plurfoje semajne la
surkasedan Esperanto-kurson, kiun ĝi aĉetis
ĉe UFE. Ankaŭ okazis dissendo de
prelego de C. Piron kaj intervjuo kun A. Grossmann,
P. Deaŭtreville
kaj E. Ludwig.
·
Strasbourg - La sidejo de la
strasburga grupo estas
translokita de Place Mérian al Centre Socio-Culturel de la
Robertsaŭ, 16, rue
de la Papeterie 67000 Strasbourg. Ek de la 10-a de oktobro ni
tie
kunvenos ĉiun duan lundon en la monato. Je la 19-a 30. Ni
petas ĉiujn
esperantistojn el la strasburga regiono plej ofte ĉeesti niajn
kunvenojn ; sed
bonvenaj estas ankaŭ ĉiuj samideanoj el en-kaj
ekster-lando. Nia agadplano
konsistas ĉefe el informado de ne-esperantistoj, kiujn ni
invitos ĉeesti niajn
kunvenojn. Lige kun la kampanjo "Amik-en-Afrik" de s-ro Bakker el
Amsterdam ni intencas propagandi. ĉe afrikaj studentoj al kiuj
ni proponos
sempagajn kursojn. B. Wick
·
Bruyères - La
Esperanto-kurso komenciĝis en la liceo en oktobro 1982
kun 17 gelernantoj kaj finiĝis en junio kun 11 partoprenantoj.
En marto, 7
junuloj veturis al la karnavalo en Bar le Duc kaj tre ŝatis
ĝin. La plej granda
ĝeno venis el la diverseco de la horaroj, kio malhelpis nin
kunveni dum pli ol
duonhoro ĉiusemajne. Por 1983/84 mi intencas denove gvidi
kurson en mia
liceo. J.L. Claudel
4-a trimestro 1983 – 44-a "La Informilo" ( 18 paĝoj)
· liberaj radioj helpas diskonigi Esperanton: Radio "Graouly" en Metz, elsendas ĉiusemajne informojn, same "radio amitié" en Mulhouse, "radio bergamote" en Nancy disaŭdigis raporton pri la 18-a staĝo en Villers les Nancy, kaj "radio bulle" en Bar le Duc dediĉis unu horon al informoj pri Esperanto.
· Angulo de la prezidanto - Karaj gesamideanoj. Aliloke mi havas la plezuron vin inviti al nia venonta federacia kongreso en Munster. Unu el ties temoj estos : kiel reklami por nia federacia perkoresponda kurso ? Pro tio, jam nun, kaj ree, mi deziras insisti, por ke vi klopodu trovi lernantojn por ĝi. Vi ja mem konstatas, ke malfacilas regule kunvenigi multflanke okupatajn homojn je difinita momento. Sed hejma studado laŭ la disponebla tempo pli taŭgas. Tian studadon ja nun sufiĉe regule kompletigas niaj staĝoj, kie eblas ekkoni esperantistan etoson. Memoru do nian devizon : ĉiu malkovru almenaŭ unu lernanton ! E. Ludwig
Nancy - (M.J.C. Philippe Desforges) - Vesperaj kursoj: 2 kursoj por komencantoj funkcias, lunde je la 18-a 30, kaj marde je la 20-a 30; ĉiu kurso varbis nur po 3 gelernantojn, sed tre bone funkcias. La vendreda kurso ne povis okazi. Por la progresantoj la 2a-grada kurso kaj la 3a-grada regule funkcias. La 2-a kunveno de la nuna sezono okazis la 18-an de novembro je la 20-a 30 S-ro Al-Amily, iraka samideano nun en Nancio, prezentis al ni lumbildojn pri sia lando, kies riĉan pasintecon li tre bone aprezigis al ni. Ĉeestis pli ol 20 personoj, parte esperantistoj kaj parte familianoj de s-ro Al Amily, kiuj promesis laŭeble partopreni nian baldaŭan staĝon. La junuldomo Ph. Desforges funkcios kiel kutime ĝis la fino de decembro. Poste la "hejmo" por junaj laboristoj -kun ĉiuj dormĉambroj kaj ankaŭ niaj antaŭaj kurs-salonoj- estos fermita. La junuldomo perdis du trionojn de siaj nunaj kurs-salonoj. Ni riskas problemojn por okupado de la restantaj salonoj, ĉar ni ne estas sufiĉe multnombraj en ĉiu kurso. Liberaj radioj:dum oktobro mi sendis al diversaj radioj (ŝtata kaj liberaj) dekon da komunikoj por anonci niajn kursojn kaj staĝon. Ĝenerale ni tute ne povis kontroli, ĉu io estis disaŭdigita aŭ ne, kaj pluraj liberaj radioj, kiujn mi provis kontakti telefone, ne respondis. Mi do dissendis fine de oktobro leteron al 11 radio-stacioj ĉirkaŭ Nancy...kun poŝtmarko por la respondo. Tio estis la sola rimedo por ricevi reagon. Mi proponis al ili: 1/ ĉiumonatan komunikon pri nia aktiveco, 2/ ĉiumonatajn ĝeneralajn informojn pri Esperanto, 3/ Esperanto-kurson. Ĝis la 20-a de novembro, nur 2 elsendo-stacioj respondis: "R.N. 2000" konsentis diskonigi nur ĉiumonatan lokan komunikon. "Radio Grafitti"kaj "radio Bergamote" (88,2 MHz kaj 103,5 MHz) ĵus konsentis disaŭdigi Esperanto-kurson. Ili proponas rendevuon por interkonsenti. J.P. Colnot
