Sen familio  traduko al Esperanto


Fine de aŭgusto 2020 eldoniĝis “Sen Familio”, franca romano verkita de Hector Malot, kaj esperanten kuntradukita de Ana Sonĝanta kaj de Michel Fontaine, sam-asocianoj de Esperanto- Bourg en Bresse kaj de Esperanto-France. Jam disvastiĝis informo tra la mondo, kaj multaj reagoj jam esprimiĝis, strange plejparte en Azio.

La fama sagao de Remi, trovita infano, inspiris multajn filmoj, bildstriojn, TV-movbildojn, TV-felietonojn, spektaklojn, en multaj landoj. La asocio nome “Les amis d’Hector Malot” anoncis en sia retejo, ke, post multaj diversaj tradukoj, esperanto-traduko unuafoje ĵus aperis. Precize legante la libron, oni observas detalojn pri la tiamaj  viv-kondiĉoj de infanoj, kamparanoj kaj laboristoj. Ankaŭ aperas tiamaj avangardaj pedagogiaj ideoj pri edukad-principoj.

Ĉio puŝas nin konsideri, ke la verko koncernas ne nur infanojn, sed ankaŭ plenkreskulojn. Ĉiuj scivolos sekvi la surpriz-plenajn emociigajn aventurojn de Remi, de lia mastro Vitalis, de la dresitaj bestoj Capi, Zerbino, Dolce kaj Joli-Cœur. Finfine, ĉu Remi retrovos sian familion?

En la 25a de aŭgusto 2020 la belaspekta libro, estis printita je kvarcent kvardek ekzempleroj, ne plu multe disponeblas, aĉetitaj jam de ĉirkaŭ ducent “klientoj”.

Se vi deziras akiri, urĝe mesaĝu al unu el tradukistoj: mifonto(ĉe)gmail.com aŭ al chorokgang(ĉe)naver.com . Nuna prezo: 20 eŭrojn inkluzive de sendokosto. En via mendo-mesaĝo, bv precizigu vian poŝtan adreson.

Michel Fontaine - Ana Sonĝanta